Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj kaj Devoj
Propono al la Universala Esperanto-Asocio (Neregistara Organizo kunlaboranta kun UNO kaj UNESKO) 1), okaze de la 125-a datreveno de la naskiĝo de l’neŭtrala internacia lingvo Esperanto 2), por kompletigo de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj per konsideroj kaj rekomendoj pri Homaj Devoj. 3)
ANTAŬKONSIDEROJ
Post la agnosko de la Ĝenerala Asembleo de l’Unuiĝintaj Nacioj – la 10-an de decembro 1948 – ke la esenca digno kaj la egalaj kaj nefordoneblaj rajtoj de ĉiuj membroj de la homara familio estas la fundamento de libero, justo kaj paco en la mondo;
Post la konstato de la Unuiĝintaj Nacioj, ke malagnosko kaj malestimo de la homaj rajtoj rezultigis barbarajn agojn, kiuj forte ofendis la konsciencon de la homaro, kaj post tio ke la efektiviĝo de tia mondo, en kiu la homoj ĝuos liberecon de parolo kaj kredo kaj liberiĝon el timo kaj bezono, estis proklamita kiel la plej alta aspiro de ordinaraj homoj;
Post la konvinko, ke nepre necesas, se la homoj ne estu devigitaj, sen alia elektebla vojo, ribeli kontraŭ tiranismo kaj subpremo, ke la homaj rajtoj estu leĝe protektataj;
Pro tio, ke nepre necesas daŭre evoluigi amikajn rilatojn inter la nacioj;
Pro tio, ke la popoloj de l’Unuiĝintaj Nacioj jam asertis sian firman kredon je la fundamentaj homaj rajtoj, je la digno kaj valoro de la homa personeco kaj je la egalaj rajtoj de viroj kaj virinoj, kaj firme decidis antaŭenigi socian progreson kaj pli altnivelan vivon en pli granda libereco;
Pro tio, ke la ŝtatoj-membroj sin jam devigis atingi, en kunlaboro kun la Unuiĝintaj Nacioj, la antaŭenigon de universala respekto al kaj observado de la homaj rajtoj kaj fundamentaj liberecoj;
Pro tio, ke komuna kompreno pri la neceso de tiuj ĉi rajtoj kaj liberecoj pli kaj pli realiĝas;
Opiniante, ke farendas plua esence grava paŝo por plialtigi la individuan kaj kolektivan konscion de la homaro, kompletigante la Universalan Deklaracion de Homaj Rajtoj per rekomendoj pri Homaj Devoj;
Por malebligi ke nuraj rajtoj tro ofte referencu al enmemiĝantaj, individuaj kaj kolektivaj aspiroj, kontraŭe al devoj invitantaj atentemon al aliaj kaj kondukantaj al pli bona interkompreniĝo, indulgemo kaj harmonio;
Tial, nun, la UNIVERSALA ESPERANTO-ASOCIO (Neregistara Organizo kunlaboranta kun UNO kaj UNESKO) invitas la ĜENERALAN ASEMBLEON DE LA UNUIĜINTAJ NACIOJ pristudi ĉi proponitajn konsiderojn kaj rekomendojn cele al eventuala proklamo de Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj kaj Devoj, kiel komunan celon de atingo por ĉiuj popoloj kaj ĉiuj nacioj, por tio, ke ĉiu individuo kaj ĉiu organo de la socio, konstante atentante ĉi tiun novan Deklaracion, per instruado kaj edukado strebu al respektigo de tiuj ĉi rajtoj, liberecoj kaj devoj kaj al la konsciiĝo pri ilia egalvaloro, kaj per laŭgradaj paŝoj naciaj kaj internaciaj certigu ilian universalan kaj efektivan agnoskon kaj observadon, same tiel inter la popoloj de la ŝtatoj-membroj mem, kiel inter la popoloj de teritorioj sub ilia jurisdikcio.
___________
Artikolo 1.
Ĉiuj homoj estas denaske liberaj kaj egalaj laŭ digno kaj rajtoj. Ili posedas racion kaj konsciencon, kaj devus konduti unu al alia en spirito de frateco, konsiderante pri siaj reciprokaj rajtoj kaj devoj.
Artikolo 2.
(1) Ĉiuj rajtoj, liberecoj kaj devoj difinitaj en tiu ĉi Deklaracio validas same por ĉiuj homoj, sen kia ajn diferencigo, ĉu laŭ raso, haŭtkoloro, sekso, lingvo, religio, politika aŭ alia opinio, nacia aŭ socia deveno, posedaĵoj, naskiĝo aŭ alia stato.
(2) Plie, nenia diferencigo estu farata surbaze de la politika, jurisdikcia aŭ internacia pozicio de la lando aŭ teritorio, al kiu apartenas la koncerna persono, senkonsidere ĉu ĝi estas sendependa, sub kuratoreco, nesinreganta aŭ sub kia ajn alia limigo de la suvereneco.
Artikolo 3.
Ĉiu havas la rajtojn je vivo, libereco kaj persona sekureco, kaj la devon atente flegi tiujn proprecojn cele al la ekvilibrigo kaj harmoniigo de si mem kaj de la socio.
Artikolo 4.
Neniu estu tenata en sklaveco aŭ servuteco; sklaveco kaj sklavkomerco estu malpermesitaj en ĉiuj siaj formoj.
Artikolo 5.
Neniu suferu torturon aŭ kurelan, nehoman aŭ sendignigan traktadon aŭ punon.
Artikolo 6.
Ĉiu rajtas esti ĉie agnoskita jure kiel persono.
Artikolo 7.
Ĉiuj homoj estas jure egalaj, kaj rajtas sen diskriminacio al egala jura protekto. Ĉiuj rajtas ricevi egalan protekton kontraŭ kia ajn diskriminacio, kiu kontraŭas tiun ĉi Deklaracion, kaj kontraŭ kia ajn instigo al tia diskriminacio.
Artikolo 8.
Ĉiu rajtas ricevi de la kompetentaj naciaj tribunaloj efikan riparon pro agoj, kiuj kontraŭas la fundamentajn rajtojn, kiujn li havas laŭ la konstitucio aŭ la leĝoj.
Artikolo 9.
Neniu suferu arbitrajn areston, malliberigon aŭ ekzilon.
Artikolo 10.
Ĉiu en plena egaleco rajtas je justa kaj publika proceso antaŭ sendependa kaj senpartia tribunalo, por prijuĝo de liaj rajtoj kaj devoj kaj de kiu ajn kriminala akuzo kontraŭ li.
Artikolo.11.
(1) Ĉiu akuzita pro punebla faro rajtas, ke oni supozu lin senkulpa, ĝis oni pruvos laŭleĝe lian kulpon en publika proceso, en kiu li ricevis ĉiujn garantiojn necesajn por sia defendo.
(2) Neniu estu konsiderata krimkulpa pro kia ajn ago aŭ neago, kiu ne konsistigis puneblan faron, laŭ nacia aŭ internacia juro, en la tempo, kiam ĝi estis farita. Same tiel, ne estu aljuĝita pli severa puno ol tiu, kiu estis aplikebla en la tempo, kiam la punebla faro estis plenumita.
Artikolo 12.
Neniu suferu arbitrajn intervenojn en sian privatecon, familion, hejmon aŭ korespondadon, nek atakojn kontraŭ sia honoro aŭ reputacio. Ĉiu rajtas ricevi juran protekton kontraŭ tiaj intervenoj aŭ atakoj.
Artikolo 13.
(1) Ĉiu havas la rajton libere moviĝi kaj loĝi interne de la limoj de kiu ajn ŝtato, respektante ĝiajn kulturon kaj tradiciojn.
(2) Ĉiu rajtas eliri el kiu ajn lando, inkluzive la propran, kaj reveni en sian landon.
Artikolo 14.
(1) Ĉiu rajtas peti kaj ricevi en aliaj landoj azilon kontraŭ persekuto.
(2) Tiu rajto ne estas alvokebla en kazoj de persekutaj akuzoj malfalse levitaj pro nepolitikaj krimoj aŭ pro agoj kontraŭaj al la celoj kaj principoj de l’Unuiĝintaj Nacioj.
Artikolo 15.
(1) Ĉiu rajtas havi ŝtatanecon.
(2) Al neniu estu arbitre forprenita la ŝtataneco, nek rifuzita la rajto ŝanĝi sian ŝtatanecon.
Artikolo 16.
(1) Plenaĝaj viroj kaj virinoj, sen ia ajn limigo pro raso, nacieco aŭ religio, rajtas edziĝi kaj fondi familion. Iliaj rajtoj estas egalaj koncerne la geedziĝon, dum la geedzeco kaj koncerne eksedziĝon.
(2) Geedziĝo okazu sole laŭ libera kaj plena konsento de la geedziĝontoj.
(3) La familio estas la natura kaj fundamenta grupunuo de la socio, kaj ĝi rajtas ricevi protekton de la socio kaj de la ŝtato.
Artikolo 17.
(1) Ĉiu rajtas proprieti havaĵon, kaj sola kaj en asociiĝo kun aliaj.
(2) Al neniu estu arbitre forprenita lia proprieto.
Artikolo 18.
(1) Ĉiu havas la rajton je libereco de penso, konscienco kaj religio; tiu ĉi rajto inkluzivas la liberecon ŝanĝi sian religion aŭ kredon, kaj liberecon manifesti, ĉu sola ĉu kune kun aliaj, ĉu publike ĉu private, sian religion aŭ kredon per instruado, praktikado, adorado kaj observado.
(2) Ĉiu havas la devon respekti alies religion aŭ konvinkon, kondiĉe ke tiuj ĉi ne kontraŭu la Universalan Deklaracion de Homaj Rajtoj kaj Devoj.
Artikolo 19.
(1) Ĉiu havas la rajton je libereco de opinio kaj esprimado; ĉi tiu rajto inkluzivas la liberecon havi opiniojn sen intervenoj de aliaj, kaj la rajton peti, ricevi kaj havigi informojn kaj ideojn per kiu ajn rimedo kaj senkonsidere pri la landlimoj.
(2) Ĉiu havas la devon konsideri alies opiniojn kun respekto, konsciante ke la vivo estas diverseca unuaĵo kaj serĉante la komunajn denominatorojn akcepteblajn de ĉiuj individuoj, grupoj, asocioj, popoloj kaj nacioj.
Artikolo 20.
(1) Ĉiu havas la rajton je libereco de pacema kunvenado kaj asociiĝo.
(2) Neniu estu devigita aparteni al asocio.
Artikolo 21.
(1) Ĉiu homo rajtas partopreni la regadon de sia lando, aŭ rekte aŭ pere de libere elektitaj reprezentantoj.
(2) Ĉiu rajtas je egala aliro al publika servo en sia lando, konsciante pri la valoro de reciproka ĝentileco, pacienco kaj komprenemo kaj pri la avantaĝoj de servo per amikeco. 4)
(3) La volo de la popolo estu la bazo de la aŭtoritato de la registaro; tiu volo estu esprimata per regulaj kaj aŭtentikaj elektoj, kiuj okazu per universala kaj egala balotrajto, kaj per sekreta voĉdono aŭ ekvivalentaj liberaj voĉdonaj proceduroj.
Artikolo 22.
(1) Ĉiu, kiel membro de la socio, havas rajton je socia sekureco kaj povas postuli la realigon, per naciaj klopodoj kaj internacia kunlaboro, kaj konforme al la organizo kaj disponeblaj rimedoj de ĉiu ŝtato, de tiuj ekonomiaj, sociaj kaj kulturaj rajtoj, kiuj estas nepre necesaj pro lia digno kaj por la libera disvolviĝo de lia personeco.
(2) Ĉiu strebu al harmonio kaj komforto materia kaj morala, favore al la tuta homaro.
Artikolo.23.
(1) Ĉiu havas rajton je laboro, je libera elekto de sia okupo, je justaj kaj favoraj laborkondiĉoj kaj je protekto kontraŭ senlaboreco.
(2) Ĉiu, sen ia ajn diskriminacio, rajtas ricevi egalan salajron pro egala laboro.
(3) Ĉiu, kiu laboras, rajtas ricevi justan kaj favoran kompenson, kiu certigu por li mem kaj por lia familio ekziston konforman al homa digno, kaj kiun suplementu, laŭnecese, aliaj rimedoj de socia protekto.
(4) Ĉiu rajtas formi kaj aliĝi sindikatojn pro protekto de siaj interesoj.
Artikolo 24.
(1) Ĉiu havas rajton je ripozo kaj libertempo, inkluzive racian limigon de la laborhoroj kaj periodajn feriojn kun salajro.
(2) Ĉiu konsideru la avantaĝojn de sportumado, studado kaj meditado cele al la disvolviĝo kaj plivaloriĝo de ĉiuj facetoj de la individua kaj la socia vivo.
Artikolo 25.
(1) Ĉiu havas rajton je vivnivelo adekvata por la sano kaj bonfarto de si mem kaj de sia familio, inkluzive de nutraĵo, vestaĵoj, loĝejo kaj medicina prizorgo kaj necesaj sociaj servoj, kaj la rajton je sekureco en okazo de senlaboreco, malsano, malkapablo, vidvineco, maljuneco aŭ alia perdo de la vivrimedoj pro cirkonstancoj ekster sia povo.
(2) Patrineco kaj infaneco rajtigas al specialaj prizorgoj kaj helpo. Ĉiuj infanoj, egale ĉu ili naskiĝis en aŭ ekster geedzeco, ricevu saman socian protekton.
(3) Ĉiuj favore atentu pri alies fizikaj, spiritaj, intelektaj kaj materiaj bezonoj.
Artikolo 26.
(1) Ĉiu havas rajton je edukiĝo. La edukado estu senpaga, almenaŭ en la elementa kaj fundamenta stadioj. La elementa edukado estu deviga. La teknika kaj profesia edukado estu ĝenerale akirebla, kaj pli alta edukado estu egale akirebla por ĉiuj laŭ ties meritoj.
(2) Edukado celu la plenan disvolvon de la homa personeco kaj plifortigon de la respekto al la homaj rajtoj, devoj kaj fundamentaj liberecoj. Ĝi kreskigu komprenon, toleron kaj amikecon inter ĉiuj nacioj, rasaj aŭ religiaj grupoj, kaj antaŭenigu la agadon de l’Unuiĝintaj Nacioj por konservo de paco.
(3) Gepatroj havas unuavican rajton elekti la specon de la edukado, kiun ricevu iliaj infanoj.
(4) Gepatroj konsideru la favorajn sekvojn de bona edukado de siaj infanoj, konforme al la principoj enkorpiĝintaj en la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj kaj Devoj.
Artikolo 27.
(1) Ĉiu rajtas libere partopreni la kulturan vivon de la komunumo, ĝui la artojn kaj partopreni sciencan progreson kaj ĝiajn fruktojn.
(2) Ĉiu havas rajton je protekto de la moralaj kaj materiaj interesoj rezultantaj el eventualaj sciencaj, literaturaj aŭ artaj produktaĵoj, kiujn li aŭtoris.
(3) Ĉiuj serioze konsideru la etikajn konsevencojn de siaj edukaj, sciencaj, kulturaj kaj ĵurnalismaj kreitaĵoj kaj strebu al kiel eble plej multe da klareco kaj objektiveco rilate al informado kaj komunikado.
Artikolo 28.
Ĉiu havas rajton je socia kaj internacia organizo, en kiu la rajtoj, liberecoj, rekomendoj kaj devoj, difinitaj en ĉi tiu Deklaracio povas esti plene realigitaj.
Artikolo 29.
(1) Ĉiu havas devojn al la komunumo, en kiu, sole, estas ebla la libera kaj plena disvolviĝo de lia personeco.
(2) En la uzado de siaj rajtoj, kaj liberecoj, konsiderante plej raciajn devojn, ĉiu estu subigita sole al tiuj limigoj, kiuj estas jure difinitaj ekskluzive kun la celo certigi adekvatan rekonon kaj respekton por la rajtoj, liberecoj kaj devoj de aliaj kaj por konformiĝi al justaj postuloj de moralo, publika ordo kaj ĝenerala bonfarto en demokrata socio.
(3) Tiuj ĉi rajtoj, liberecoj, rekomendoj kaj devoj estas en neniu okazo efektivigeblaj kontraŭe al la celoj kaj principoj de l’Unuiĝintaj Nacioj.
Artikolo 30.
Nenio en ĉi tiu Deklaracio estu interpretita kiel implico, ke iu ajn ŝtato, grupo aŭ persono iel ajn rajtas entrepreni ian ajn agadon aŭ plenumi ian ajn agon, kiu celus detrui kiun ajn el la rajtoj, liberecoj, rekomendoj kaj devoj ĉi-ene difinitaj.
Rotterdam, la 15-an de decembro 2012. 5)
___________
1) 1969 Konsultaj rilatoj (1962), kategorio B. 1996 Informaj rilatoj (149 EX/ONG.2) (149/EX/Dec. 7.3). 1997 Relations opérationnelles (151 EX/ONG.2) (151 EX/Dec. 9.2) 2003 Renouvellement des relations opérationnelles (166 EX/38) (166 EX/Dec.9.2).
2) Oficiala rekono de Esperanto fare de la Ĝenerala Asembleo de UNESKO, Montevideo, Uruguay, la 10-an de decembro 1954. Resolucio IV.4.422-4224 // UNESCO records, resolution 11.11 adopted by the 23th Session of the General Conference in Sofia, Bulgaria, 8-9.10.1985.
3) Originala dokumento verkita en la internacia lingvo Esperanto.
4) “Servo per amikeco”, la oficiala devizo de la Internacia Polica Asocio (IPA), origine en Esperanto kaj aperanta sur ĝia oficiala emblemo.
5) La 15-a de decembro, oficiala Zamenhoftago konforme al la decido de la 55-a Ĝenerala Asembleo de UNESKO, 1959. Cirkulero de la Ĝenerala Direktoro René Mahieu. Doc. CL/1406 van 15.02.1960. // D-ro L.L. Zamenhof, « une personnalité importante universellement reconnue dans les domaines de l’éducation , de la science et de la culture ». Le Courrier de l'Unesco. XIIe. ANNÉE. Décembre. 1959.
_________________
ESPERANTO CULTURAL ACTION COMMITTEE - KELDERMANSVEST 32 - B/2800 MECHELEN - BELGIUM
PRESKOMUNIKO
Propono por la Ĝenerala Asembleo de UNO kaj UNESCO pri «Universala Deklaracio pri Homaj Rajtoj kaj Devoj» okaze de la 125-jara jubileo Esperanto (1887-2012).1)
La 15-an de december 2012 estis prezentata en la Centra Oficejo de la “Universala Esperanto-Asocio”, Nieuwe Binnenweg 176, Rotterdamo, projektpropono koncerne eblan kompletigon de la “Universala Deklaracio pri Homaj Rajtoj” per amendoj pri homaj devoj. 2)
La projekto estis donacata al UEA okaze de la 125-a datreveno de la naskiĝo de la neŭtrala internacia lingvo Esperanto. La dokumentoj – originale verkitaj en Esperanto kaj tradukitaj en la ses oficialaj lingvoj de la Unuiĝintaj Nacioj 3) – estis transdonataj fare de delegacio de sciencistoj, pedagogoj kaj kulturaj agantoj al la ĝenerala direktoro de la Centra Oficejo, sinjoro Osmo Buller.
La realigo de tiu ĉi humanisma projekto estas sekvo de l’deziro de kreskanta nombro da sociaj gvidantoj, sciencistoj kaj pedagogoj dezirantaj kompletigi la koncepton “rajtoj” per la koncepto “devoj”, konforme al la urĝaj bezonoj de la nuntempa socio. Eminentaj politikistoj kiel Helmut Schmidt, Jimmy Carter kaj Mikhail Gorbachev en la pasinteco jam favoris tiun ĉi ideon, same kiel la Svisa teologo Hans Küng. 4) Ankaŭ la deklaro de la Franca prezidinto Nicolas Sarcozy “Pas de droits sans devoirs” (Ne rajtoj sen devoj) 5) kaj la eksklamacio de la Egipta presidento Mohamed Morsi“Je n’ai pas de droits, je n’ai que des devoirs” (Mi ne havas rajtojn sed nur devojn!) 6) troviĝas je la bazo de tiu ĉi initiativo.
La delegacio transdonis la dokumenton al la Universala Esperanto-Asocio dezirante ke UEA prezentu ĝin al UNO kaj UNESKO, kun kiuj la Movado kunlaboras depost 1969. 7)
Prof. J. W. Haazen,
Direktoro de la Esperanto-Kultura-Agadkomitato (ECA).
E-mail : [email protected]
_________________
1) Oficiala rekono de Esperanto fare de la Ĝenerala Asembleo de UNESCO en Montevideo, Uruguay, la 10-an de decembro 1954. Resolution IV.4.422-4224 // UNESCO records, resolution 11.11 adopted by the 23th Session of the General Conference in Sofia, Bulgaria, 8-9.10.1985.
2) La 15-a de decembro, oficiala Zamenhoftago konforme al la decido de la 55-a Plena Sesio de UNESCO, 1959. Cirkulara letero de la Ĝenerala Direktoro René Mahieu. Doc. CL/1406 of 15.02.1960. // Dr. L. L. Zamenhof, « une personnalité importante universellement reconnue dans les domaines de l’éducation, de la science et de la culture ». Le Courrier de l'Unesco. XIIe. ANNÉE. Décembre. 1959.
3) Araba, Ĉina, Angla, Franca, Rusa, Hispana.
4) InterAction Council. “A Universal Declaration of Human Responsibilities / Time to talk about human responsibilities. Tübingen, 01/09/1997.
5) Actualité/Politique: “Sarkozy veut faire respecter la loi”. L’EXPRESS France, 31/12/2010.
6) Le Monde. France. 19/12/2011.
7) 1969 Consultative Relationships (1962), category B. 1996 Relations informelles (149 EX/ONG.2) (149/EX/Dec. 7.3). 1997 Relations opérationnelles (151 EX/ONG.2) (151 EX/Dec. 9.2) 2003 Renouvellement des relations opérationnelles (166 EX/38) (166 EX/Dec.9.2)

__________________
Delegacio transdononta la projekton
“Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj kaj Devoj”
al la direktoro de la Centra Oficejo de la Universala Esperanto-Asocio
Roterdamo, la 15-an de decembro 2012.

- Prof. Gregoir Maertens, em. departamentestro de la Ministerio pri Financoj, Bruselo; prezidinto de la Universala Esperanto-Asocio (kunlaboranta kun UNO kaj UNESCO), Bruĝo (B);
- D-ro. Hugo Rau (Oudenaarde), em. direktoro kaj estinta vic-direktoro de la Flandra Kultur-Centro “De Brakke Grond” – Amsterdamo (NL); estrarano de la “Algemeen-Nederlands Verbond”, administranto de la "Esperantofondaĵo Cesar Vanbiervliet" en la Kortrijka urba biblioteko (B).
- Prof. Dr-o Chris Vonck (Antverpeno), rektoro de la Fakultato pri Komparaj Religian Studoj (FVG/VUB-Libera Universitato Brusela); estrarano de la Eŭropa Observatorio pri Religioj kaj Sekularismo.
- D-ro Seán Ó Riain, Irlanda diplomato kaj lingvisto, Bruselo (B).
- Prof. Jo Haazen (Mechelen), honora-direktoro de la Reĝa Kariljon-Instituto Meĥelen (B); profesoro de la Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato (RU);
- D-ro Hilde Van Ingelgem, dr. med. odontologio, Aalst (B).
- Prof. Christiaan Van Kerkhoven, (FVG/VUB-Libera Universitato Brusela).

Propono pri nova humanisma projekto
«Universala Deklaracio pri Homaj Rajtoj kaj Devoj»
Donaco al la Universala Esperanto-Asocio (en rilatoj kun UNESKO)
okaze de la 125-jara jubileo de la neŭtrala
internacia lingvo Esperanto
_____________________________________________________________________________________________

Jubileo ĉiam estas festa momento, momento por memori pri la pasinteco kaj por antaŭvidi belan estontecon. Ankaŭ la Esperanto-movado, riĉa je belaj kaj kelkfoje heroaj okazintaĵoj, ĝojas tiun ĉi jaron pri sia jubileo.
Ni memoru ke nia lingvo antaŭ 125 jaroj estis apenaŭ konata. Ni memoru ke ĝi estis, depost ĝia naskigo, utila instrumento por multaj homoj kiuj aktive kaj konvinke kontribuis al ĝia disvolviĝo. Ni memoru pri niaj pioniroj kies nomoj estas tro multnombraj kaj pro tio neciteblaj. Ni memoru pri la atento kiun ricevis Esperanto, ne nur fare de lokaj instancoj, komunumoj, urboj, lernejoj, universitatoj kaj landoj sed eĉ de la Ligo de Nacioj kaj de UNESKO, la plej elstara internacia institucio rekoninta nian lingvon la 10-an de decembro 1954 en Montevideo (Uruguay) kaj dum la 23-a Ĝenerala Asembleo, la 9-an de oktobro 1985 en Sofio (Bulgario). 1) Post tiuj historiaj okazintaĵoj la Universala Esperanto-Asocio firme kunlaboradas kun la Unuiĝitaj Nacioj por Edukado, Scienco kaj Kulturo. 2)
Ni memoru ankaŭ pri la decido de la 55-a Ĝenerala Asembleo de UNESKO en 1959, kie la inventinto de Esperanto, Lazaro Ludoviko Zamenhof estis lokigita en la panteonon de la plej elstaraj personoj de la homaro kiel «universale rekonata eminentulo en la kampo de edukado, scienco kaj kulturo». 3)
Ni ne subtaksu tiujn oficialajn rekonojn kiuj ne nur konfirmas la utilecon kaj la taŭgecon de nia lingvo sed ankaŭ altiras la atenton de ĉiaj interesatoj. Tiuj rekonoj eĉ povas neatendite konvinki plej malmolajn kontraŭulojn kaj skeptikulojn. Sed ni ankaŭ ne infane kontentiĝu pri la pasinteco kaj ade praktiku kaj flegu nian lingvon
konforme al la emblemo «Servo per amikeco», devizo de la Internacia Polica Asocio (IPA) fondita en Usono en 1950 fare de Arthur Troop – nesufiĉe konata pioniro kiu ege kontribuis al la diskoniĝo de Esperanto inter policistoj. 4)

Emblemo de I.P.A. «Servo per Amikeco»
La ĉi jara jubileo estas bona okazo por denove atentigi la homaron pri la ekzistado de neŭtrala interpopola lingvo. Multaj samideanoj jam favore agis per diversaj projektoj, publikaĵoj, kongresoj kaj renkontiĝoj. Sed ni ne hezitu iri pli antaŭen, prezentanta al la mondo unikan projekton kiu tute kongruas kun la idealoj de UNESKO. Tiurilate prepariĝis unika propono kiun multaj homoj jam delonge atendas, nome: kompletigo de la «Deklaracio pri Homaj Rajtoj» per amendoj pri «homaj devoj». 5) Unuavide la ideo estas stranga, kvankam bonaj observantoj jam rimarkis ke pli kaj pli da personoj, pedagogoj, aŭtoritatuloj kaj politikistoj ekbedaŭras pri manko da respekto por etikaj valoroj, nuntempe ofte neglektataj. Influita de multe da enlandaj sociaj problemoj la Franca prezidinto Nicolas Sarkozy klare eksklamaciis dum sia pasinta elekto-kampanjo «Pas de droits sans devoirs!» (Ne rajtoj sen devoj !) kaj la nova Egipta prezidento Mohamed Mursi publike deklaris post sia elekto : «Mi ne havas rajtojn sed nur devojn!». Tiel ĉi, ambaŭ politikistoj altiris nekonscie sed prave la atenton al grava lakuno en juraj tekstoj kaj dokumentoj kiuj traktas nur la dezirojn de rajtemuloj, forgesintaj pri necesaj devoj sen kiuj la socio ne povas vivi harmonie kaj pace.
Nuntempe pli kaj pli da homoj kaj grupoj forgesas pri siaj devoj. Ili konas kaj postulas nur rajtojn nekomprenante ke la vivo ne nur ampleksas rajtojn sed ankaŭ komplementajn devojn. Ĉu la naturo ne instruas nin pri la dualismo – leĝo sen kiu la vivo ne povas daŭriĝi? Ĉu la naturo ne montras ke la universo ekzistas dank’ al en-spirado kaj el-spirado, per ricevado kaj donado? Nuraj rajtoj do ne sufiĉas ĉar mankas ekvilibriga sfero, situacio kiu kondukas al unudirekta komunikado, aŭdiganta nur la voĉojn de malkontentaj “postulantoj”, eĉ en socioj kie abundas materia riĉeco.
Indas studi la psikologion de la koncepto rajti. Tiu ĉi koncepto esprimas tendencon ricevi, preni, postuli, konforme al estaĵo kiu vivas unudirekten kaj scipovas nur en-spiri. Evidente, enspiri estas fundamenta ago sen kiu mankas al ni oksigeno (O2). Sed nepre devas sekvi el-spiro kiu ellasas dioksinon (CO2), komponento permesanta la vivon dauriĝi pere de ilia interagado. Se ne la vivo stagnas kaj mortas.
Ni do bezonas ambaŭ agojn, en-spiri kaj el-spiri, ricevi kaj doni, rajti kaj devi, same kiel du krurojn – dekstran kaj maldekstran – por iri antaŭen al precipa celo. Jen altvalora universala leĝo, bone konata de sciencistoj sed malpli konata kaj aplikata de sociologoj kaj politikistoj. Necesas do kompletigi la deklaracion pri homaj rajtoj per aldonaj elementoj pri homaj devoj. La disvolviĝo de tia nova ĉarto – utila kaj necesa, kiel montras la situacio en la mondo – havas konsiderindan etikan valoron. Evidentas serioza studado, pripensado kaj kompreno pri la socia utilo de tia nova dokumento kiu nomiĝos: «Universala Deklaracio pri Homaj Rajtoj kaj Devoj».
Mi opinias ke neniu meritas prezenti al la mondo tiun ĉi planon – preferinde jam ellaboritan – krom tiuj personoj aŭ asocioj kiuj pruvis dum ilia ekzistado pri siaj homamaj interesoj. Personoj aŭ asocioj, kiuj unue prezentos modelon de Ĉarto pri Homaj Rajtoj kaj Devoj al la monda komunumo, altiros plej grandan atenton, ne nur fare de la monda gazetaro sed de ĉiuj registaroj, de UNESKO kaj aliaj edukaj, sciencaj kaj kulturaj organizoj: kondiĉe ke ĝi estu kompetente ellaborita kaj bone prezentota. Tia agado meritas – miaopinie – eĉ Nobel-Premion!
Konsciante pri la skeptiko kaj la inerto de la homa naturo, mi ĝis hodiaŭ preskaŭ ne kuraĝis prezenti tiun ĉi ideon. Sed mi sincere opinias ke la Universala Esperanto-Asocio, kiu multajn jarojn bonintence kaj aktive pruvadis humanecan strebadon, meritas prezenti ĝin al la mondo.
Evidente la ĉarto devus aperi unue en Esperanto – ĝia baza lingvo – kaj poste en la ses oficialaj laborlingvoj de la Unuiĝintaj Nacioj. Sekve, kompreneble, ankaŭ en aliaj lingvoj.
Okaze de la 125-jara datreveno de Esperanto prepariĝis «Propono pri Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj kaj Devoj» en ok lingvoj 6), evidente surbaze de Esperanto-teksto, por ke la homaro ĉiam memoru pri la rolo de la neŭtrala lingvo Esperanto en la disvolviĝo de la socia progreso de la monda komunumo.
La persono aŭ la asocio kiu unue prezentos tiun ĉi projekton al la homaro altiros plej grandan atenton, ne nur fare de la internacia preso sed de ĉiuj registaroj, kondiĉe – mi ripetas – ke ĝi estu kompetente ellaborita kaj bone prezentota.
Mi ĝojas pri tio ke la estraro de UEA esprimis sian “altan aprezon pri la atentindeco kaj morala valoro de tiu ĉi propono”. Sed mi ne ĝojas pri tio ke, malgraŭ la alta aprezo, la estraro de UEA “bedaŭre konkludis, ke institucie la asocio ne povas adopti tiun ĉi projekton kiel sian proponon kaj prezenti ĝin al UN aŭ aliaj mondaj instancoj.” 7)
Sincere, mi tion ne komprenas. Ĉar UEA havas la plej bonan pozicion por pere de sia oficiala reprezentanto ĉe UNESKO kiel unua prezenti tiun ĉi ideon al la mondo. Verdire, tio estas unika ŝanco por grandskale altiri la atenton pri la ekzistado de Esperanto. Klaras ke ne ĉiuj tuj komprenas la valoron kaj la avantaĝojn de tiu ĉi projekto. Klaras ankaŭ ke mankas al ni, en tiu ĉi momento, trafa strategio favore al nia propra afero.
Post rea motivado kaj insisto pri pli profunda analizo de la projekto, la prezindanto de UEA ŝovis la aferon iom flanken, proponinta ke ĝi estu pritraktata en la revuo ESPERANTO “… tute taŭga loko por lanĉi bonvenan diskuton (inter la membroj) pri tiu grava
temo.» 8)
La iniciatinto de la projekto, trafita de la reago de la estraro de UEA, respondis ĉi maniere:

- Sekve de la eldiro de la Franca prezidinto Nicolas Sarkozy: "Pas de droits sans devoirs! » (Ne rajtoj sen devoj); 9)
- Sekve de la deklaro de la Egipta prezidento Mohamed Mursi: «Mi ne havas rajtojn sed nur devojn»!10)
- Sekve de la rimarkoj de sociaj laborantoj, pedagogoj kaj sciencistoj pri la neceso kompletigi la koncepton "rajtoj" per la komplementa koncepto "devoj";
- Sekve de la kreskanta ĝenerala atento en la mondo pri la neceso de pli da socia konscio;
- Komprenante ke la estraranoj de UEA momente ne havas tempon okupiĝi pri tiu ĉi temo;
- Mi konsentas pri via propono malfermi la koncernan debaton en la rangoj de la esperantistoj.
- Se vi deziras, mi malfermos la debaton en la revuo "Esperanto" per klara enkonduko, invitanta la membrojn pritrakti tiun ĉi temon en siaj kluboj.» 11)

Jen minimuma rezulteto atingita dank' al granda projekto destinita por briligi Esperanton mondskale en la jaro de ĝia 125-a jubileo…
Poste la UEA-kunordiganto de la jubilea laborgrupo, Renato Corsetti, skribis: «Mi ĝojas, ke estis trovita solvo kiu taŭgas por ĉiuj. Momente mi ne havas pliajn konsilojn sed sekvas la demandon kun intereso». 12)
Post iom da interna turbulento – sekvita de ŝaga pripensado – mi komprenis ke la tuta projekto, kvankam ĝentile legita, fakte ne estis sufiĉe profunde studita de la respektindaj estraranoj de UEA kiuj efektive dronas en aro da necesaj taskoj farendaj por subteni la ĉiutagan vivon de la movado. Tamen, la ellaboro de la projekto estas simpla, logika, kaj neniel supersarĝas niajn tro okupitajn estraranojn kaj iliajn kunlaborantojn. Tial, permesu min klopodi ankoraŭ fojon pacience, punkton post punkto, klarigi kelkajn detalojn kaj ekspliki la farendajn strategiajn paŝojn por forigi pluajn miskomprenojn, konfuzon kaj skeptikismon:

1) Unualoke gravas konsento pri la ideo prezenti al la mondo proponon pri Universala Deklaracio pri Homaj rajtoj kaj Devoj surbaze de la jam priskribitaj motivoj.
2) Principa konsento de la estraro de UEA sufiĉas por ke la Esperanto-movado meritu la tutmondan rekonon, la moralan patenton kaj la honoron kiel iniciatinto de tiu ĉi projekto kies fundamento estos por ĉiam la neŭtrala, universala lingvo Esperanto!
3) La efiko de tiu ĉi paŝo altiros multe da atento al Esperanto, speciale okaze de ĝia 125-jara jubileo.
4) Principa konsento nur pri la ideo ne postulas multe da administra laboro nek perdo da tempo fare de estraranoj aŭ administrantoj de UEA. Bezonatas nur ĝusta kompreno kaj kredo pri la valoro de la ideo kiu tute kongruas kun la principoj de la kreinto de nia lingvo, D-ro Zamenhof, kies meritoj jam estas konataj kaj oficiale rekonitaj de UNESKO. 3)
Krome, ni ne kaŝu nin malantaŭ la penso ke la Esperanto-movado manifestu sin nur koncerne pure lingvajn problemojn. La laboro kaj la taskoj de la Unuiĝintaj Nacioj kaj de UNESKO ampleksas ne nur politikajn, sciencajn aŭ kulturajn demandojn sed ankaŭ sociajn kaj etikajn aferojn! Ni oficiale estas membro-konsilanto de la UNESKO-familio do, ni rajtas paroli!
5) Post nia iniciato, la unua paŝo sur la vojo de la realigado de nia projekto, ĉiuj interesatoj, ankaŭ ne-esperantistoj, havos sufiĉe da tempo por funde pristudi la enhavon de la unua propono de «Deklaracio pri Homaj Rajtoj kaj Devoj» kaj por eventuale modifi ĝin. 13)
6) Sed ni ne bremsu la ideon per burokratemo kiu karakterizas jam tro da sistemoj kaj movadoj sur nia planedo. Ni do ne komencu per detalaj analizoj kaj diskutoj. La baza teksto ja ne estas la fina versio sed nur unua propono pri modifikita Deklaracio pri Homaj Rajtoj. Se ni komencu per pridiskutado kaj analizado de detaloj, ni perdos multe da tempo kaj aliaj transprenos "nian" ideon, riskante ke ni maltrafu unikan eblecon por ankoraŭfojon larĝe diskonigi nian lingvon al la mondo kaj pruvi ĝian plenan vivpovon.
7) Ni do ne okupiĝu nun pri la fina rezulto, nek pri unuopaj aŭ larĝskalaj diskutoj. Ni okupiĝu unue pri ĝenerala konsento en nia movado pri la ideo de la projekto, por ke UEA ekhavu kiel unua la meritplenan honoron prezenti tiun ĉi valoran ideon al la mondo, UEA kiu havas ne nur la honoron kunlabori kun UNESKO sed krome havas plene pravan pozicion por fari signifoplenajn proponojn antaŭ tiu supernacia organizaĵo kaj antaŭ la monda komunumo.
8) Tuja kaj fina rezulto en tiu ĉi momento ne gravas. Ni bezonas nur la projekt-rekonon fare de la estraro de UEA, kiu rajtas memstare plani sian strategion surbaze de la konfido kaj la ideoj de siaj membroj. Ankaŭ gravas lerta kaj rapida agado, konforme al la sagaca entreprenemo de ĉiuj efikaj institucioj, organizaĵoj kaj landoj.
9) La diskonigo de la deziro de UEA krei «Deklaracion pri Homaj Rajtoj kaj Devoj» kaj la oficiala prezento de una tekstpropono povus esti organizata antaŭ la internacia preso en la centro de UNESKO en Parizo aŭ en la Novjorka centro de la Unuiĝintaj Nacioj, fare de ĝia oficiala UEA-reprezentanto, eventuale en ĉeesto de Esperanto-parolantaj diplomatoj. 14)

Epilogo
Intertempe mi povas ĝoje anonci ke la propono pri modifikita «Deklaracio pri Homaj Rajtoj kaj Devoj» estas profesie tradukita en la ses oficialaj lingvoj de la Unuiĝintaj Nacioj – la Angla, Araba, Ĉina, Franca, Hispana kaj Rusa – surbaze de la originala Esperanto-versio. La dokumentoj kaj motivoj, celendaj al la Uniĝintaj Nacioj kaj la internacia gazetaro, estos altestime kaj dankeme prezentataj kaj transdonataj al la estraro de la Universala Esperanto-Asocio en la Centra Oficejo de UEA en Rotterdamo, la 15-an de decembro 2012. 3)
J.W.H.
_________________
J.W.H.
_________________
1) Oficiala rekono de Esperanto fare de la Ĝenerala Asembleo de UNESKO, Montevideo, Uruguay, la 10-an de decembro 1954. Resolucio IV.4.422-4224 // UNESCO records, resolution 11.11 adopted by the 23th Session of the General Conference in Sofia, Bulgaria, 8-9.10.1985.
2) UEA 1969. Konsultaj rilatoj (1962), kategorio B. 1996 Informaj rilatoj (149 EX/ONG.2) (149/EX/Dec. 7.3). 1997 Relations opérationnelles (151 EX/ONG.2) (151 EX/Dec. 9.2) 2003 Renouvellement des relations opérationnelles (166 EX/38) (166 EX/Dec.9.2)
3) La 15-a de decembro, oficiala Zamenhoftago konforme al la decido de la 55-a Ĝenerala Asembleo de UNESKO, 1959. Cirkulero de la Ĝenerala Direktoro René Mahieu. Doc. CL/1406 van 15.02.1960. // D-ro L.L. Zamenhof, «une personnalité importante universellement reconnue dans les domaines de l’éducation , de la science et de la culture». Le Courrier de l'Unesco. XIIe. ANNÉE. Décembre. 1959.
4) “Servo per amikeco”, la oficiala devizo de la Internacia Polica Asocio (IPA), origine en Esperanto kaj aperanta sur ĝia oficiala emblemo.
5) Rajtoj aŭ « respondecoj ». Küng Hans. http://www.weltethos.org/data-ge/c-20-aktivitaeten/21-202-politik.php
6) La oficialaj lingvoj de la Unuigintaj Nacioj (Angla, Araba, Ĉina, Franca, Hispana kaj Rusa) plus Esperanto kaj la Nederlanda.
7) Respondo de la prezidanto de UEA, D-ro Probal Dasgupto, la 15-an de majo 2012. «La estraro pensas, ke tiel altnivela kaj ideo-shangha propono povus iri al la UN-instancoj en la nomo de la tuta Esperanto-movado nur se la movado unue donus al si la tempon grandskale kaj chiulande pridebati ne nur la gheneralan ideon ligi rajtojn al devoj, sed ankau la detalojn de specifa charto konkretiganta la devojn. En la nuna momento, kiam la movado ja donas prioritaton al demandoj de la propra reorganizigho vide al la premoj de la lastaj jaroj, estos treege malfacile stiri tian debaton, kaj tute maleble kontentige fini ghin ghis la limdato, kiun vi prave mencias. Ankau se ni estus komencintaj tian procezon kelkajn monatojn pli frue, tiu malebleco restus samskala: tia chi debato bezonas jarojn.
Tial, kun alta aprezo pri la atentindeco kaj morala valoro de via propono, la estraro bedaure konkludis, ke institucie la asocio ne povas ghin adopti kiel sian proponon kaj prezenti al UN au aliaj mondaj instancoj.
8) Probal Dasgupto. Letero de la 22-a de majo 2012.
9) Actualité/Politique: “Sarkozy veut faire respecter la loi”. L’EXPRESS France, 31/12/2010.
10) Le Monde. France. 19/12/2011. P.S. Ankaŭ la iama Germana ministro Helmut Schmit atentigis pri “homaj devoj”.
11) Jo Haazen al Probal Dasgupta. 23/05/2012.
12) Renato Corsetti al Jo Haazen. 22/05/2012.
13) Ni atentu pri la laboro de la “Stiftung Weltethos - Global Ethic Foundation – Fondation Ethique Planétaire” http://www.weltethos.org kaj pri la lekcio de la Svisa teologo Hans Küng (universitato Tübingen) dum la “International Symposium on Global Ethic, Law and Policy”, Georgetown University, Washington D.C., 3-4. November, 2011. http://www.weltethos.org/data-ge/c-20-aktivitaeten/25b-0021-sym-washington-kueng.php
Ni ankaŭ memoru pri la propono (1.02.1947) de la Baha’i International Community, United Nations Office. Source URL: http://www.bic.org/statements/bahai-declaration-human-obligations-and-rights ; la proponon de “InterAction” (kun larĝa subteno de pluraj eminentuloj): http://interactioncouncil.org/universal-declaration-human-responsibilities ; la proponon de David Swanson: http://www.globalresearch.ca/universal-declaration-of-human responsibilities/29700 ; proponon simila al InterAction: http://globalethic.org/Center/unesco.htm ; kaj proponon de D-ro Uladzimir Tratsiakou el Bielorusio: http://tvinteltech.narod.ru/eng/UDHResp.html
14) Fragmentoj el letero de Jo Haazen al Probal Dasgupta. 22/05/2012.

Reagoj kaj komentoj pri la propono pri
“Universala Deklaracio pri Homaj Rajtoj kaj Devoj”
___________________________________

1. Mireille Storms, Prezidanto de la Esperanto-grupo (Kalmthout, Belgio):
La ideo pri la “Deklaracio de Homaj Rajtoj kaj Devoj” estas tre bona. Legante vian tekston ĉiu normale pensanta homo leviĝas pro ĝia bonege verkita enhavo kaj la lerta vortfluo. Mi tre kontentas ke vi prezentis ĝin al la publiko, ankaŭ dum la jubilea festo de la Skolta Esperanto-grupo en Tienen (B).
2. Hugo Durinck, moraalfilosofo Hogeschool (Gent, Belgio):
Dankon pro la interesa prelego! La ideo pri deklaracio pri "rajtoj kai devoj" estas tres grava! La Germana ex-ministro Helmuth Schmidt jam parolis pri tio, same kiel la Svisa teologo Hans Küng (univ. Tübingen) kiu havis multe da influo en la projekton “Weltethos" www.weltethos.org. Li parolis pri "rajtoj kaj respondecoj". La lasta esprimo eble estas pli afabla ol la vorto “devoj”.
3. Martin Strid, civ. ing. Luleå tekniska universitet (Borlange, Svedio):
Tre interese. Mi de longe laboras fojfoje pri iom similcela teksto kiu estas iaspeca almanako kun unu teksto por ĉiu tago de la jaro, kvazaŭ "evangelio" por ateistoj kaj agnostikuloj demokrataj kaj ekologiemaj - biozofaj.
4. Gerd Jacques, administranto FEL, Antwerpen (Belgio):
Mi ŝatus ke oni metu tiajn aferojn en nia forumo http://esperanto-forum.net/ aŭ en “Esperanto en Belgio”, por ke ĉiuj povu legi pri ili.
5. Anonima komitatano, UEA:
Prave Jo Haazen atentigis pri la homaj devoj kiel rajtoj. Se ni apogu la membraron de UEA kaj malgraŭ la financa krizo ankoraŭ disponas 2, eble 3 aŭ eĉ 5 aŭ 10 eŭrojn, per la fondaĵo Canuto ni povos kune membrigi almenaŭ dekojn da aktivaj sed malfavorataj samideanoj en 'evolulandoj' aŭ Suda kaj Orienta Eŭropo por 2012 kaj espere ankaŭ 2013. Ĝuste de tio dependas la nombro de nia plej demokrate, t.e. rekte de la membraro mem elektataj komitatanoj B. Se vi donacas per Landa Ĉefdelegito aŭ Peranto, bv. informi la Centran Oficejon pri la sumo atendebla!
Sukceson al nia komuna agado en la Jubilea Jaro 125a!
6. Katja Lodor, prezidanto de la Genta E-o grupo (Gent, Belgio):
Dankon pro la tre interesa kaj pensiga prelego de la pasinta vespero. Mi sendis vian mesaĝon al miaj lernantoj kaj al la membroj de nia klubo.
7. Rob Moerbeek, UEA-kunlaboranto (Rotterdam, Nederlando):
Dankon pro via sciigo. Imponis al mi la listo en la oktobra revuo pri viaj distingoj, aparte en Ruslando. Vi tute pravas ke unualoke ni kunlaboru kun mondfederistoj kiuj delonge okupiĝas pri la devoj de la homo. Certe la jarmilaj celoj de UN jam direktas la pensojn, same kiel la Ĉarto de la Tero kaj la Deklaracio de la Rajtoj de la Bestoj kiujn mi kiel eble plej bone sekvas.
8. Roland Rotsaert, Esperanto-biblioteko (Kortrijk, Belgio):
Post lego de longa enkonduka reta teksto mi konstatas ke la «Propono pri Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj kaj Devoj» (eble) estos en la novembra revuo 'Esperanto'. Mi ricevos tiun revuon nur post unu aŭ du semajnoj. Ĉu vere ne estas pli efikaj metodoj por diskongi projekton?
9. Sergio de Sersank, consultant Londrina (Paraná, Brasil):
Mi ŝatas tiun ĉi diskuton pri la “Nova humanisma projekto” fare de Jo Haazen.
10. Ulrich Matthias:
La "nova" humanisma projekto, kiun proponas prof. Jo Haazen (la novembra revuo, p. 222), tute ne estas nova. Jam en 1997 la Inter-Aga Konsilio (InterAction Council) proponis al UN la Universalan Deklaracion de Homaj Respondecoj kiel kompletigon al la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj. Konforme al la germanlingva nomo de la Deklaracio, oni foje parolas ankaux pri la Universala Deklaracio de Homaj Devoj. Legu pri gxi en Vikipedio: http://eo.wikipedia.org/wiki/Universala_Deklaracio_de_Homaj_Respondecoj
11. Robert Poort, ĉefredaktoro Radio “Novajoj” (Las Vegas, Nevado, Usono): Jo, vi inspiris min pli bone subteni UEA, kaj mi hodiaŭ aldonis novan UEA-rubrikon ĉe la hejmpaĝo de “Novaĵoj”.
12. Stano Marček, ĉefredaktoro revuo “Esperanto”, (Martin, Slovakio):
Kara s-ro Haazen, mi plusendas al vi la ĉi-suban reagon al via artikolo. Amike.
13. Bernhard Westerhoff, secretary of the Baha’i Esperanto League (Frankfurt Am Main Area, Germany):
La Bahaa Internacia Komunumo jam antaŭ 65 jaroj faris fundan tiuteman elpaŝon ĉe la tiutempe ĵus fonditaj Unuiĝintaj Nacioj. Tiu teksto dume ekzistas nur en sia angla originalo kaj en tradukoj al la hispana kaj la germana (vidu: http://www.bic.org/statements-and-reports/statements). Se tio estos interesa por la plua debato eventuale eblos traduki ĝin al Esperanto. Kun amikaj salutoj.
14. Jo Haazen, prof. Faculty of Arts State University (Saint-Petersburg, Russia):
Kara Stano Marcek kaj kara Bernhard Westerhoff,
Koran dankon pro la konsiderindaj tekstoj de la Bahai-komunumo kiun mi bone konas kaj ege respektas. Mi atente uzos tiun ĉi historian fakton en la plua disvolvigo de nia projekto.
15. Jo Haazen, State University (Saint-Petersburg, Russia):
Leginte la tekston de la Bahai-komunumo mi opinias ke ĝi estas valora dokumento sed ampleksa kaj filozofie tro detala por esti komparata kun la ekzistanta "Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj". La Bahai-dokumento sendube kontribuis al la formiĝo de la posta, koncentrita UNO-Deklaracio kaj tial restas respektinda, pristudenda materialo. Post la proponita transdono de la nova humanisma projekto "Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj kaj Devoj" al la direktoro de la Centra Oficejo de la Universala Esperanto-Asocio (UEA) en Rotterdamo, la 12-an de decembro 2012, okaze de la 125-jara jubileo de Esperanto, pripensindas kunlaborado kun pluraj eminentuloj kaj asocioj kiuj jam agis en la kampo de Homaj Rajtoj (kaj Devoj). Krom la "Stiftung Weltethos - Global Ethic Foundation - Fondation Ethique Planétaire" estos ankaŭ invitotaj por plua pritraktado de la temo i.a. : la Svisa teologo Hans Küng (universitato Tübingen); la Georgetown University, Washington D.C., organizinto de la “International Symposium on Global Ethic, Law and Policy”, November 2011; UEA reprezentanto ĉe UNO-UNESKO; la Internacia Bahai-Komunumo kaj la Antverpena Fakultato pri Komparaj Religiaj Sciencoj (FVG-ULB). Kun afablaj salutoj.
16. Bernhard Westerhoff, secretary of the Baha’i E-o League (Frankfurt, Germanio):
Kara estimata profesoro Haazen, tre koran dankon pro via tiel pozitiva reago al mia eta interveno… Bonan sukceson al via interesa kaj tre bonvena projekto. Kun amikaj salutoj.
17. Hugo Durinckx, lectoro moralfilozofio, Altlernejo Gent (Gent, Belgie): Agrable surprizis min via ideo pri “Homaj Rajtoj kaj Devoj”, prezentita dum via prelego por la Esperanto-societo en Gento, cele al UNO okaze de la 125-jara ekzistado de Esperanto. La mondo ege bezonas tiun altvaloran ideon. Mi rete jam skribis al vi pri la Weltethos-project (Mondetika projekto) de Hans Küng (Universitato Tubingen, Germanio). En 1991 Hans Küng alportis la samajn ideojn, ekzamentitajn dum kongreso de la grandaj mondreligoj en Usono (Georgetown University, Washington D.C.). Legu "Project Weltethos" (Projekto Mondetika), eldonita de Piper en München. Antaŭ kelkaj jaroj Hans Küng reverkis la publikaĵon, reeldonita de Piper en 2010. La retpaĝo de Hans Küng www.weltethos.org montras ankaŭ deklaracion en 16 lingvoj, bedaŭrinde jam ne en Esperanto. Pripensidas traduki lia libron kaj ekkunlabori kun lia Fondaĵo “Stiftung Weltethos”. Kunlaborado ĉiam plifortigas komunan strebadon kaj plifaciligas la disvolviĝon kaj la diskoniĝon de la ideo pri “Deklaracio pri Homaj Rajtoj kaj Devoj”. Krome, tiu kunlaborado denove atentigos la mondon pri Esperanto.
18. Jo Haazen, State University (Saint Petersburg, Russia):
Kara Hugo! Ankoraŭfoje dankon pro viaj tre interesaj kaj utilaj sciigoj. Post via unua komuniko mi tuj aldonis viajn donitaĵojn pri la Mondetika Projekto de Hans Küng en la preparatajn dokumentojn por UEA. Mi ricevis ankaŭ reagon de la Bahai-Komunumo kiu ŝajne jam en 1947 prezentis al la Uniuiĝintaj Nacioj proponon (ampleksan) pri “Deklaracio pri Homaj Rajtoj kaj Devoj”. Ankaŭ ĉi tion mi notis en la tekstoj cele al eventualaj pluaj paŝoj al UNO.
19. Didier Cornuet, (Svislando):
Mi legis la artikolon de Prof. Jo Haazen pri lia projekto por Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj kaj Devoj.
1) Mi tute ne konsentas, ke Universala Deklaracio de Homaj Devoj estu necesa, nek ke la Universala Deklaracio pri Homaj Rajtoj ne konsideras ankaŭ Devojn. Tiuj Devoj ekzistas en la Deklacio de 1948. La problemo estas ke ili estas forgesitaj de tro multoj. La ĉefa Devo (vidu art. 29) estas, ke "la libereco de iuj estas limigita de la libereco de aliaj". La alia gravega skribita Devo estas, ke "ĉiuj supraj rajtoj estas nur atribuitaj al uloj, kuj minacas nek la moralecon, nek la sekurecon de la socio". Alia Devo ankoraŭ estas ke "estas permesita, nur kion la leĝo ne punas", kio signifas ke ĉiuj DEVU respekti la leĝojn. En la franca deklaracio de 1789, estas eĉ skribita, ke ĉiuj devu pagi la impostojn. En la franca deklaracio de 1793, estas eĉ skribita, ke ĉuj devu ribeli kontraŭ diktatora aŭ tro aŭtoritata registraro.
2) Mi tute ne konsentas, ke oni povu trovi identajn Universalajn Devojn pour ĉiuj popoloj kaj ĉiuj civilizoj, ĉar, kiel skribis Paskalo "Vero ĉi-flanke de la limo, Eraro ali-flanke de la limo". Konsideru la sekvantan Rajton: "Ĉiu havas rajton por sia vivo kaj sia libereco". SED, kiel skribita ĉi-supren en la limo de la sekuriteco, tiu limo dependas de la leĝoj en apartaj landoj. Tial en apartaj landoj ekzistas la mortpuno por protekti la populaciojn kaj eviti ke danĝeruloj ne denove mortigu inocentojn. Tial ankaŭ en apartaj landoj aborto ne estas permesita por protekti la vivon ekde ĝia koncepto. Alia limekzemplo estas la "ŝario", konsiderata kiel Devo kaj skribita en la Konstitucio en kelkaj landoj kaj konsiderata kontraŭ la Homaj rajtoj en aliaj landoj. Sed ĉi tie la estantaj Homaj Rajtoj sufiĉas por kondamni la ŝarion, pro la neegaleco de viraj kaj virinaj Rajtoj. Ne necesas krei apartan DEVON por forigi la ŝarion (au parton de ĝi), aŭ iun ajn alian perforton de homa rajto. La ideo de profesoro Jo Haazen originas de bona intenco, sed ŝajnas al mi tute ne aplikebla universale, kontraŭe al la Universalaj Rajtoj. Estas al ĉiu popolo decidi laŭ sia kulturo, per siaj propraj leĝoj, siajn devojn. Amike.
20. Humphrey Tonkin, President Emeritus & University Professor of the Humanities. University of Hartford, (West Hartford, USA): Kara Jo! Montriĝis, ke mia malklara memoro pri la demando ĉu jam ekzistas klopodoj enkonduki iun deklaracion de respondecoj paralele al la Univ. Deklaracio de Homaj Rajtoj, ne estis erara. La organizaĵo InterAction okupiĝas pri ĝi jam delonge.
Vidu: http://interactioncouncil.org/universal-declaration-human-responsibilities.
Se vi rigardos la hejmpaĝon de InterAction, vi vidos, ke ĝi havas larĝajn interesojn kaj la subtenon de pluraj iom eminentaj personoj.
Vidu ankaŭ la proponon de David Swanson: http://www.globalresearch.ca/universal-declaration-of-human responsibilities/29700
Jen plia propono, verŝajne simila al tiu de InterAction: http://globalethic.org/Center/unesco.htm
Ankoraŭ plia ekzemplo: http://tvinteltech.narod.ru/eng/UDHResp.html
Nu, nenio malhelpas, ke UEA okupiĝu pri tiu ĉi demando, sed unue necesus studi la historion de la diversaj projektoj kaj la organizaĵojn, kiuj subtenis/as ilin – kun kiuj eventuale indus kunlabori.
21. Jo Haazen, State University (Saint Petersburg, Russia):
Kara Humphrey! Dankon pro viaj utilaj informoj kiuj pruvas ke pluraj personoj kaj instancoj jam okupiĝis pri modifoj aŭ amendoj por la “Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj”. La dokumentoj kiujn vi citis estas tre valoraj kaj montras ke la temo estas aktuala.
La unua dokumento “Universal Deklaration of Human Responsabilities”, proponita de la “InterAction Council”, datumas de la 1-a de decembro 1997. Ĝi estas projekto preparita en 1996-97 kadre de la 50-a datreveno de la “Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj” proklamita en 1948.
La dokumento de la “InterAction Council”, prezentas modelon de “Universal Declaration of Human Responsabilities” kaj estas subtenata de aro da eminentuloj. Bedaŭrinde ĝi ne ricevis ĝis hodiaŭ kontentigan atenton. La propono estas meritplena sed la dokumento estas aparta kaj neintegrita en la ekzistanta klara kaj simpla “Deklaracio pri Homaj Rajtoj”, kompletigenda per egale klaraj kaj simplaj amendoj pri Homaj Devoj (aŭ Respondecoj).
Evidentas ke tro multnombraj kaj ampleksaj tekstoj malfaciligas la akcepton de iu ajn projekto. Tial mi ade pledas por kunlaborado, interkonsento, humileco kaj simpleco en la realigado de projektoj, por akiri la zeniton de komuna strebado.
Eble pro manko de tiuj ecoj UNO ĝis hodiaŭ ne povis doni sufiĉe da atento al pluraj bonintencaj paŝoj de diversaj organizaĵoj – inter kiuj troviĝas ankaŭ la Internacia Bahai Komunumo kiu klopodis jam en 1947 akceptigi similan, bedaŭrinde tro ampleksan, projekton.
La samaj rimarkoj validas por la dua de vi citita projekto “Universal Declaration of Human Responsabilities”, proponita la 12-an de marto 2012 de David Swanson, enhave samvalora kiel la projekto de “InterAction Council”.
Ankaŭ la tria referencaĵo, “Draft of Declaration, presented in the UN Department of Public Information for consideration and possible promotion”, fare de D-ro Uladzimir Tratsiakou el Bielorusio, montras la saman tendencon.
Por ne droni en senlima diskuto pri kiu, kial, kiel, kiam… mi proponas ke ni restu simplaj (simpleco karakterizas pravon) kaj celu la kernon de la demando:
1. Atentigonte UNO kaj UNESKO pri la neceso de serioza traktado de la temo - jam plurfoje levita - surbaze de jam faritaj paŝoj fare de pluraj (citendaj) organizaĵoj;
2. Propononte al UNO formi konkrete en 2013 kompetentan komisionon por ekzameni la temon kaj prepari la necesajn tekstojn, cele al la kompletigo de la “Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj per konvenaj amendoj pri homaj devoj (aŭ respondecoj), konsiderante la jam faritan laboron de kompetentaj instancoj kaj (nepre citendaj) personoj.
3. Petonte konkretan daton en 2014 por certigi la realan sukceson de la intenco.
La Universala Esperanto-Asocio (kunlaboranta kun UNO kaj UNESKO) havas la plenan rajton meti tiun temon je la tagordo de la venonta sesio de UNO aŭ/kaj UNESKO en 2013. Ĝi devus esti klarigata fare de plej elokventaj UEA-reprezentantoj je UNO/UNESKO (kiujn mi konsideras Humprey Tonkin kaj Stefano Keller) kiuj ne nur bone konas siajn dosierojn sed ankaŭ brile parolas unu aŭ plurajn oficialajn lingvojn de UNO kaj UNESKO.
La interveno de UEA favore al la supre menciita humanisma projekto estos ne nur larĝskale atentata sed eĉ ege aprecata de ĉiuj (kontaktendaj) organizaĵoj kiuj jam faris seriozajn paŝojn por la realigado de elstare kora deziro de multaj civitanoj kaj societoj.
Estu certa ke la interveno de UEA ege kontribuos al la monda renomo kaj la respekto por Esperanto, ne nur inter esperantistoj sed speciale inter famaj asocioj, sciencistoj, pedagogoj, junuloj, politikistoj kaj ĵurnalistoj.
Post kelkaj tagoj mi sendos al vi aron da dokumentoj kiujn mi preparis por vi, esperante ke la Movado ne maltrafos la unikan eblecon oferatan por aŭdigi sian voĉon en la monda forumo de UNO kaj UNESKO okaze de nia jubilea jaro.
Kun tre amikaj kaj kuraĝigaj salutoj!
22. Jo Haazen, (Sankt-Peterburgo, Rusio):
Kara Humphrey! Evidente mi komprenas ke ni ne povas rekte interveni en la oficialaj sesioj de UNO kaj UNESKO. Klaras ke ni devas sekvi la hierarkiajn procedurojn de la NGO-organizaĵoj, ekzamenendajn fare de niaj reprezentantoj. Post kelkaj tagoj mi sendos al vi ĉiujn lastminute aktualigitajn dokumentojn, inkluzive komentojn, rimarkojn kaj sugestojn de legintoj. Mi esperas ke la plano plaĉas al vi kaj ke la Esperanto-movado povos aŭdigi sin, helpante la jam aktivajn organizaĵojn, por kune atingi varolan celon. Tre amike!
23. Germain Pirlot, ILEI (Oostende, Belgio):
Mi pretas laŭeble diskonigi vian admirindan projekton. Same kiel via komitato, mi ege bedaŭras ke ĉiuj internaciaj Deklaracioj postulas nur rajtojn, sed neniam devojn! Vole nevole tio naskas specon de anarkio.
24. Johano Petik:
La unua reago, kiun la tralego de la propono venigis al mi, estis demando: pri kiaj devoj pensas la lanĉinto de la propono, ĉar kvankam la artikolo pri ĝi okupis plenan paĝon en la revuo de UEA, ĝia autoro ne lasis eĉ kelkvortan sugeston pri ĝia konkreta enhavo. Kiel do taksi la valoron de la propono? Sed ni provu konjekti ĝin.
Mi eliras el tio, ke devojn oni pleje starigas en landa, socia kadro: la mastro en fabriko, aliaj laborejoj determinas la labordevojn de la dungatoj, ilin pleje fiksas en laborkontraktoj, enhavantaj ankaŭ rajtojn. Estas evidenta, ke influi, interveni en la rilatoj dunganto-dngato la E-movado ne povas, ne rajtas.
Mi do supozas, ke li pensis pri devoj en pli vasta senco, tiel same, kiel ankaŭ la Deklaracio pri Homaj Rajtoj traktas demandojn sur universala nivelo, kun tuthomara valideco. Pri devoj de kia rilato temas do? Mi konjektas, ke li pensis ekz. pri la devoj de la homaro kontraŭ sia natura medio, kiun temon oni traktas sub la nomo medio-protektado. Bone, sed ĉi tiajn „devojn” oni formulas ne tiom kiel „devojn”, kiom restriktadon de rajtoj. Ekz-e, oni rajtas uzi proprajn automobilojn, sed ĉar automobiloj signife kontribuas al la polucio de la natura medio, oni povus tiel formuli ĉi tiun rajton (se ĝi entute estas ie kaj iel formulita), ke oni DEVAS konsideri ĉi tiun kromefikon de la uzado de automobiloj kaj esti modesta en la uzado de sia veturilo. Kaj ĉi tio estas etendebla ankaŭ al tiaj terenoj, kiel veturado per aviadiloj, produktado en metalurgio, ĥemio, minado k.t.p.
Oni pleje spertas, ke nuraj admonoj, deadmonoj en ĉi tiaj kazoj valoras malmulte. Nian mondon regas la ĉasado de mona profito, sekve automobil-fakrikantoj, aviadaj kompanioj, grandaj industriaj firmegoj ne nur malemas obei al ĉi tiaj admonoj, alvokoj, sed eĉ povas simple torpedi ilin, ĉu pere de la informa medio, ĉu alimaniere. Se oni sopiras akiri automobilon, tiam la autofabrikantoj rapidas kontentigi tiun bezonon, ignorante la menciitajn „devojn”. Estas do nenio, povanta bremsi la uzadon de automobiloj. La ŝlosilon de la problemo konsistigas la ŝanĝo de la socia sistemo, kie oni planas ankaŭ la proporciojn de la industria produktado, certigante prioritaton ne por la akiro de monaj profitoj, sed por la intereso de homo, kiel biologia ento ankaŭ kun kulturaj aj aliaj pretendoj.
Fine: kial sin turnas Jo Haazen ĝuste al la E-movado? Nia movado estas unuavice kultur-rilata, dum la „devoj” – se mi ne eraras – ligiĝas prefere al la sociaj, politikaj, ekonomiaj sferoj de la vivo, sekve pli kompetentaj do povus esti ekz. la MAS-organizaĵoj, aliaj forumoj kun socia engaĝiteco.
Mi kontestas ankaŭ la merititecon de nia movado al la honoro de iniciatinteco. Laŭ miaj spertoj nian movadon manko de devkonscio karakterizas multe pli ol ĝia posedo. Se la devkonscio (la laboremo) estus pli granda en la e-istaro ol kia ĝi estas nun, tiam nia afero estus jam pli grandajn triumfojn „enkasiginta”. Mi diras ne tion, ke la manko de devkonscio ĉe ni estas absoluta, sed tion, ke kion nia anaro ĝis nun atingis en la popularigo de E-o, tion ĝi atingis pleje per la UK-oj, kaj la sukcesoj de UK-oj atribueblas ne tiom al la devkonscio, oferemo de la konkresanoj, kiom al la plenumado de la intenco liberiĝi de enuo kaj turismi en ankoraŭ ne vizititaj landoj. Mi povus diri eĉ, ke ĉe ni strategiaj konceptoj, kies efektivigo postulus veran, ofereman kaj persistan laboron (plenumadon de devoj…), plurfoje eĉ ne sukcesas atingi la publikon de la e-istaro. Iuj simple malaperigas ilin.
25. Hugo Rau, honora vic-direktoro de la Flandra Kultur-Centro en Amsterdamo / estrarano de l’Algemeen Nederlands Verbond, administranto de l’ Esperanto-sekcio de la Kortrijka Urba Librejo (Oudenaarde, Belgio):
Kore salutante mi deziras al vi multe da sukceso kaj esperas ke Esperanto ricevos fortan impulson dank’ al tiu ĉi nova stimulilo kaj via entuziasma agado.
26. Marc Vanden Bempt, estrarano de la Flandra Esperanto-Ligo (Winksele, Belgio):
Mi deziras al vi kaj al la projekto multe da sukceso!
27. Seán Ó Riain, reprezentinto de Irlando ĉe la Eŭropa Unio kaj kunlaboranto de la Eŭropa Komisiono (Bruselo, Belgio): Mi deziras al vi grandan kaj meritan sukceson en via eminenta laboro por Esperanto kaj lingva justeco.
28. El Popola Cinio, (Pekino, Cinio):
Dankon pro via entuziasmo koncerne ĉies estontecon. Niaj kolegoj alte taksis vian idealon leginte ĉi tiun artikolon.
29. Manuel, Ipernity :
Via iniciato estas pli ol laŭdinda kaj meritus la konvinkan helpon de ĉiu vera esperantisto. Per miaj modestaj kapabloj kaj malfortaj ebloj, mi subtenos la aferon kaj klopodos diskonigi ĝin, tamen konvikata ke UEA nenion faros kaj eĉ neniam respondos. Mi konstatis ke UEA laboras nur por projektoj, iniciatojn k.t.p. kiujn ĝi mem prilaboris. La proponoj de valoraj samideanoj estas sisteme neglektataj.
30. Rob Moerbeek, honora membro de UEA (Rotterdam, Nederlando):
Mi ĝojas, ke ankaŭ la vorto 'respondeco' eniris. Homoj ĝenerale ne ŝatas ke aliaj proponu devojn. Ili preferas esti traktataj kiel plenaĝuloj repspondecaj. Kaj kial ne kunlabori kun InterAction, Mondfederistoj, UN-kluboj k.s.?
31. Jakvo Schram, estinta estrarano de SAT-Internacia (Antverpeno, Belgio): La propono estas bona laŭ mi. Ĝi certe estas subtenata de socialistoj-Esperantistoj kiuj konas la tradukon de “La Internacio”, tradukita de la Rusa anarĥiisto Silberfarb:
Premegas ŝtato laboriston,
Imposto kaj konstituci' ;
Favoras nur ekspluatiston,
Favoras nur al tirani'.
Sufiĉe da suferricevo.
Laŭ egaleca la leĝar'
Neniu estas rajt' sen devo,
Nek iu devo sen rajtar'.
Nia amiko Gilbert Ledon siatempe jam atentigis pri tio ke oni ne povas postuli rajtojn neglektante devojn. La ideo pri rajtoj kaj devoj tute ne estas nova. La Roma verkisto Marcus Seneca (54 a. K. – 39 p. K) jam opiniis ke ambaŭ eroj estas ligitaj kiel ĝemeloj. La propono estas subteninda kaj mi esperas ke UNO serioze atentos pri ĝi.
32. Germain Pirlot, ILEI (Oostende, Belgio):
Mi bondeziras sukcesegojn al via subteninda propono !
33. Jens Spillner, (Oxford, Gr. Britt.):
En la nuntempa mondo estas klare videbla ke etikaj valoroj en ĉiuj kampoj estas tre neglektataj. Kvankam plej multaj homoj konas siajn rajtojn, nur malpli konas la necesajn devojn. Nun eĉ politikistoj publike parolas pri tio, kiel freŝdate la nova Egipta prezidento M. Mursi. Jo Haazen skribis en sia artikolo:“Nuraj rajtoj ne sufiĉas ĉar mankas ekvilibriga sfero, situacio kiu kondukas al unudirekta komunikado, aŭdiganta nur la voĉojn de malkontentaj “postulantoj”, eĉ en socioj kie abundas material riĉeco”. Laŭ li, la vivo estu ekvilibra, ke apud ricevi, preni, postuli ni ankaŭ bezomnas doni. Li uzas la bildon pri en- kaj elspirado: ambaŭ necesas! La proponita deklaracio enhavus detalajn devojn precize formulendajn. La ideo estas ke UEA akceptu tiun ĉi projekton kaj prezentu ĝin kiel monda inicianto al la Unuiĝintaj Nacioj... kaj ni estas invitataj al diskuto.
Estus interese vidi la rezulton kaj la diferencon kun la jam en 1998-a jaro eldonita UNO-deklaracio 53/144 pri homaj rajtoj kaj respondecoj. Pri la manko de etikaj valoroj jam multaj gravuloj pensis – kaj ne nur ili. En sia nova libro “Beyond Religion” (Trans Religio) la Dalai Lama plene rekonas la problemon kaj provas disvolvi etikon por la tuta mondo en tempo de kreskanta sekularismo. Li pensas ke ni tro atentas pri eksteraj, materiaj aspektoj de la vivo kaj ken i tro neglektas moralon, etikon kaj internajn valorojn. Sed la Dalai Lama ne celas dikti al ni tiujn ĉi valorojn, opinante ke moralaj principoj altruditaj de ekstere, kiel ekzemple bibliaj ordonoj, ne efikas. Li preferas ke ni mem komprenu la signifon de internaj valoroj kiuj formas la fundamenton de harmonia mondo, individua mensa paco kaj feliĉo al kiuj ni ĉiuj strebas.
34. Probal Dashgupto, prezidanto de UEA, Linguistic Research Unit Indian Statistical Institute (Kolkata, Hindujo):
Estimata Jo,
Mi kore dankas vin pro viaj novjaraj bondeziroj kaj reciprokas ilin.
Vi sendube komprenas, ke mi mem volas sukceson por viaj ideoj kaj ĝuste tial provas aranĝi kiel eble plej vastan debaton pri ili. Tiel ili rikoltos pli da apogantoj en Esperantujo kaj sugestojn pri la plej bona metodo por preni ĝin al tiuj pintaj diskutejoj, kiujn vi prave celas. Mi estas el la lando de Gandhi kaj konsentas pri la interligiteco inter rajtoj kaj devoj. Kuraĝe antauen kun viaj ideoj, Jo.
Pri la estraro de UEA - post ĝiaj provoj en 2007-2010 fari lastminutan decidon - la komunumo tute klare diris al la estraranoj ke ili en la lasta jaro de sia mandato ne faru decidon de principa graveco - ĉar la sekvojn de tia decido la posteuloj devos elteni - sed prefere lasu al la nova estraro tiajn decidojn. Kaj vi certe scias, ke UEA staras sur la sojlo de grandega ŝanghigho en la stilo de funkciado sub la dinamika gvido de Mark Fettes, kiu enoficiĝos rekte kun beno de Humphrey Tonkin kaj multaj aliaj. Pro tio la nuna estraro ne vere havas la mandaton por fari fundamentajn principajn decidojn, kia estus la decido plulanĉi vian tre gravan kaj atentindan proponon.
Amike.
35. Hugo Durinckx, lectoro moralfilozofio, Altlernejo Gent (Gent, Belgio):
Dankon pro la tekstoj de la "Universala deklaracio pri homaj rajtoj kaj devoj". Mi atente legos la 28 paĝojn. Estas bela kaj grava iniciativo por la tuta mondo.
36. Harry Reynaers, prof. em. Katolika Universitato-Leuven (Linden, Belgio):
La artikolo pri "Homaj Rajtoj kaj Devoj", publikigita en la revuo "Tertio" (30/01/2013, p. 4), v. Persoverzicht: http://univdeklar.weebly.com/nederlands.html , tre altiris mian atenton. Kunlaborado inter pluraj internaciaj organizaĵoj estas ĉiam kuraĝigenda. Mi rimarkis ke unu grava koncerna iniciato ne estis menciita nome: la "International Council of Human Duties " ( ICHD ) publikiginta la " Trieste Declaration of Human Duties ", a code of Ethics of Shared Responsibilities. Tiu ĉi akademia iniciato meritas m.o. specialan atenton. Memoru ke la prezidanto de la Executive Board, Prof. Rita Levi Montalcini, Nobelpremiita en 1987, altaĝe antaŭ nelonge mortis. Pli da informoj pri la ICHD riceveblas je la ĝenerala sekretario de l' ICHD, prof. Sergio Paoletti, rektoro-vikario de la Triesta universitato (Italujo).
E-adreso: [email protected] Retejo: http://www2.units.it/ichd/
37. Guido Cooreman, (Hasselt, Belgio):
Jo Haazen, jam dum multaj jaroj mi sekvas vian spiritan kaj homaman vojon tra diversaj kulturoj en la mondo kaj ĝojas pri tio ke via propono pri homaj rajtoj kaj devoj ricevas multe da aklamo. Espereble la internacia politika ordo tiurilate iam faros kuraĝan paŝon. Kun afablaj salutoj.

_____________
Alfabeta listo de asocioj kaj personoj kiuj speciale okupiĝas pri la temo
"Homaj Rajtoj kaj Devoj"
- Baha’i International Community, United Nations Office. Source URL: http://www.bic.org/statements/bahai-declaration-human-obligations-and-rights
- Faculty for Comparative Study of Religions (FVG), Antwerp, Belgium. Parntership Free University Brussels (VUB): http://www.antwerpfvg.org
- Georgetown University, Washington D.C., USA / "International Symposium on Global Ethic, -Law and Policy", (3-4. November, 2011): http://www.weltethos.org/data-ge/c-20-aktivitaeten/25b-0021-sym-washington-kueng.php
- InterAction Council, Universität Tübingen, Schweiz: http://www.weltethos.org/data-ge/c-20-aktivitaeten/21-202-politik.php- / http://interactioncouncil.org/universal-declaration-human-responsibilities
- International Council of Human Duties (ICHD) / "Trieste Declaration of Human Duties ", (a code of Ethics of Shared Responsibilities) / prof. Rita Levi Montalcini & prof. Sergio Paoletti / Università degli Studi di Trieste, Italia: http://www2.units.it/ichd/
- Stiftung Weltethos / Global Ethic Foundation / Fondation Ethique Planétaire / Universität Tübingen / prof. theologie Hans Kung: http://www.weltethos.org
- Swanson David, Ma. Phil: http://www.globalresearch.ca/universal-declaration-of-human responsibilities/29700
- Tratsiakou Uladzimir Dr., Representative at the DPI/UN / International Scientific Public Union ”IAIT” / Republic of Belarus: http://tvinteltech.narod.ru/eng/UDHResp.html
- United Nations Educational, Scientific, Cultural Organization (UNESCO), Mars 25-28, 1997, Paris: http://globalethic.org/Center/unesco.htm
- Universala Esperanto-Asocio (UEA) (NGO kunlaboranta kun UNO kaj UNESCO), Roterdamo, Nederlando: http://eo.wikipedia.org/wiki/Universala_Esperanto-Asocio / red. prof. Jozef Willem Haazen, Stata Universitato Sankt-Peterburgo, Rusio: http://www.univdeklar.weebly.com
- Homaj Rajtoj Retsendilo: http://homajrajtoj.org
_______________
GAZETARO
"Nur homaj rajtoj ne plu sufiĉas"
(Legu la ĉi suban nederlandlingvan artikolon)
TERTIO, 30 januari 2013, p. 4
Alklaku
http://www.weebly.com/uploads/9/6/3/9/9639939/tertio.jpg

Didier Reynders, Belga ministro pri eksterlandaj aferoj, antaŭ diplomatoj:
"Ni elektas Eŭropon kun rajtoj káj devoj..."
(legu sube)

Belgio: La Antverpena urba konsilantaro fokusas rajtojn kaj devojn.
(Legu sube)
(Legu sube)
Hier klikken om te bewerken.